La salmoreĥo de Kordovo

La salmoreĥo estas origine el la bela andaluza urbo de Kordovo. Ĝi estas supo kun la konsisto de pureo aŭ saŭco, kaj kutime estas servata kiel unua plado. Ĝi estas rapida kaj tre malmultekosta plado, kaj estas servata malvarma, do ĝi taŭgas por tre varmaj tagoj. Ni vidu, kio estas la ingrediencoj kaj kiel prepari ilin.


Ingrediencoj

  • 1 kilogramo da IMG_2337maturaj tomatoj
  • 200 gramoj da blanka panmolaĵo
  • 100 gramoj da supervirga olivoleo
  • 1 ajla bulbero
  • 1 Malmole kuirita ovo
  • Pinĉaĵo da salo
  • Pecoj da ŝinko

 

Ni senŝeligu la tomatojn kaj metu ilin en la  kirlilo kun ajlo kaj tranĉu ĝis ne ekzistas grumeloj. Ni aldonu la oleon, la salon kaj la panmolaĵon, kaj daŭrigas ĝis ni atingos homogenean kaj glavan miksaĵon. Ni lasu ĝin malvarmeti en la fridujo. Ni servu kun pecoj da ŝinkoj, malmole kuirita ovo kaj oleo.

Kuriozaĵo

La salmoreĥo estas antikva recepto, sed dum la tempo ŝanĝis multe en sia aspekto. Antaŭ la malkovro de Ameriko kaj la alveno de la tomato en Hispanio, la salmoreĥo estis blanka. Hodiaŭ la grandvalora frukto donas al ĉi tiu kremo la tipan ruĝan koloron. Krome, en la pasinteco, la pistujo estis kutimita bati la ingrediencojn kaj ne povis bati ilin tute, dum hodiaŭ, kun nia fidela kirlilo, la salmoreĥo havas pli kremozan aspekton.

Bonan apetiton!

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...