Hodiaŭ ni kuiru “simplan” kaj rapidan pladon! 🙂
INGREDIENCOJ:
580 gramoj da greno
140 gramoj da freŝa bovinofromaĝo
3 ovoj
nigra pipro
porkograso (aŭ olivoleo)
parmezano
Ni malfermu la ovojn en bovlo kaj batmiksu aldonita la nigran pipron. Poste ni aldonu la grenon kaj miksu bone. Ni tranĉu la fromaĝon en kuboj kaj aldonu ĝin al miksaĵo kaj miksu ĝis ni obtenas homogenan miksaĵon. Ni grasmakulu la kaserolon kaj ni verŝu la miksaĵon interne. Ni kovru la miksaĵon kun la parmezano. Ni baku por 10/15 minutoj en jam varma forno al 180 gradoj. Antaŭ servi, ni lasu ripozi dum ĉirkaŭ 20/30 minutoj.
Nia plado estas preta. Bonan apetiton. 😀