Saluton geamikoj! Hodiaŭ ni kuiras tre rapidan kaj facilan recepton ke mia koramiko instruis min… ĉu vi estas pretaj?
INGREDIENCOJ (4 personaj)
1 florbrasiko
½ litro da lakto
50 gramoj da butero
50 gramoj da faruno
salo
nigra pipro
parmezano
muskato
ŝinko en pecoj
mocarelo fumaĵita
Purigu la florbrasikon, dividu ĝin en floretoj kaj boligu ĝin en multe da bolanta akvo.
Dume preparu la beŝamelon. Vi devas kunigi la farunon al la fandita butero kaj miksi daŭre. Kiam la kunmetaĵo estos malhela, kunigu iom post iom la lakton, lasu la beŝamelon laŭ fajro malalta ĝis kiam ĝi estos densa. Metu la salon, la nigran pipron kaj la muskaton depende de via gusto.
Makulo fajrorezistan poton kun la butero, poste distribuu unuforme sur la fundo la floretojn de la florbrasiko. Aldonu la ŝinkon kaj la mocarelo fumaĵita tranĉitajn en pecoj. Kovru ĉion kun la beŝamelo kaj la parmezano.
Baku ĝin en la forno al 180°C por ĉirkaŭ 15/20 minutoj ĝis kiam estos formiĝinta krusto.
La tagmanĝo estas preta! Bonan apetiton! ^__^