Saluton al ĉiuj! La duan recepton, kiun mi proponas vin, estas ideala plado por malsama dimanĉo. La semajnfino alproksimiĝas tiel .. kuiru kun mi! 😀
INGREDIENCOJ (4 personoj)
400 gramoj de lasanjoj
500 gramoj da kukurbo
cepo
beŝamelo
parmezano
mocarelo fumaĵita
salo
supervirga olivoleo
Ni tranĉu la cepon fajne, metu en pato supervirgan olivoleon kaj lasu friti la cepon ĝis kiam estos orizitan. Ni aldonu la kukurbon en pecojn, metu pinĉaĵon da salo kaj kuiru ĝin, premante ĝin per supkulerego, ĝis kiam iĝos kremon (ĉirkaŭ 20 minutojn).
Dume preparu la beŝamelon. Vi devas kunigi la farunon al la fandita butero kaj miksi daŭre. Kiam la kunmetaĵo estos malhela, kunigu iom post iom la lakton, lasu la beŝamelon laŭ fajro malalta ĝis kiam ĝi estos densa. Metu la salon, la nigran pipron kaj la muskaton depende de via gusto.
Ni metu en la rostopato iom de beŝamelo por kuiri pli bone niajn lasanjojn kaj komencu meti la unuan tavolon de lasanjoj kun kukurbo kremo, beŝamelo, mocarelo fumaĵita en pecoj kaj raspita parmezano. Ni ripetu la operacion plurfoje, por pluraj tavoloj. Ni surŝutu la supran tavolon kun beŝamelo, mocarelo kaj parmezano.
Baku ĝin en la forno al 200°C por ĉirkaŭ 20 minutoj, ĝis kiam estos formiĝinta krusto.
Ni servu ĉe la tablo! ^__^