Karaj amikoj de Kuiru kun mi, ni pretigu facilan dolĉaĵon per ĉiu okazo. Mi faris ĝin hodiaŭ pro la naskiĝdato de mia frato. 😀
INGREDIENCOJ
250 gramoj da sukero
300 gramoj da faruno
4 ovoj
1 kafotaso da likvoro “Strega”
½ glaso da oleo
½ glaso da lakto
1 koverteto fermento
Draĝeojn de ĉokolado
Pulvorsukero
Neĝe ni pufigu la ovoblankojn en bovlo ĝis kiam ĝi faras kunmetaĵon unuforma. Aparte ni pufigu la ovoflavon kaj la sukeron kaj la oleon. Ni aldonu poste la likvoro “Strega” (aŭ similajn).
Ni kunigu malrapide la farunon kaj ni solvu fermenton en lakto. Ni kunigu al la kunmetaĵo neĝe la ovoblankojn pufigitajn. Fine ni aldonu draĝeojn de ĉokolado.
Ni metu en rostopato kaj baku ĝin en la forno al 190°C por ĉirkaŭ 30 minutoj. Ni lasu malvarmigi kaj poste ni surŝutu la torton per pulvorsukero.
Bonan apetiton! :)))