Hieraŭ mi havis bonegan cikorion kaj mi decidis fari tre bongustan omleton, kun la saporo iom orienta de la kumino. Ĝi estas spico aroma, tre unika, originis el la Mediteranea regiono sed vaste uzata en la Meza Oriento, ekzemple, en la kareo aŭ la humo. Ĝi havas antisepsajn propraĵojn, ĝi enhavas multe da fero, helpas digeston, intestan koleron, naŭzojn, kaj helpas reguligi la ciklon de la virinoj. Sume, ĝi estas panaceo! 😀
INGREDIENCOJ (4 personoj)
200g da cikorio
4 ovoj
parmesano
fumaĵita fromaĝo
kumino
salo
pipro
olivoleo
Ni purigu la cikorion kaj boligu ĝin en abunda akvo. Kiam ĝi estas preta, senakvigu kaj lasu ĝin malvarmigi iom. Ni tranĉu la fumaĵitan fromaĝon en malgrandaj pecoj.
Ni kirlu la ovojn en bovlo, ni aldonu la cikorion, la fumaĵitan fromaĝon, la parmesanon, iom da salo kaj pipro kaj, kompreneble, la kuminon.
Sur pato ni metu iom da olivoleo, ni aldonu la miksaĵon kaj ni kovru kun potkovrilo.
Ni kuiru sur malalta fajro dum 10 minutoj kaj ni turnu la omleton helpi nin kun telero aŭ potkovrilo. Ni kuiru la alian flankon por alia malmultaj minutoj.
Do, kiel ĝi estas? Ĉu ĝi estas sana? 😉 Bonan apetiton al ĉiuj!