MEKSIKIA SUPO KUN FAZEOLOJ

Jen recepto kun aroma kaj forta saporo! 🙂fagioli

 INGREDIENCOJ (4 personoj)
400 gramoj da antaŭkuiritaj brunaj fazeoloj
400 g da kolbaso
1 cepo
1 ladskatolo da senŝelaj tomatoj
duongrasa lardo en pecoj
krustetoj aŭ pano
salo
dolĉa papriko
forta papriko
oleo

 

Ni metu iom da oleo en kaserolo kaj lasu ovotrempi la haketitan cepon. Ni aldonu la senŝeligitan kolbason  kaj lasu subrosti ĝin. Ni aldonu la senŝelajn tomatojn, la duongrasan lardon en pecoj kaj la antaŭkuiritajn brunajn fazeolojn. Ni kondimentu per salo, dolĉa papriko kaj forta papriko. Ni lasu kuiri ĝin dum ĉirkaŭ 15-20 minutoj ĝis vi havas sufiĉe kreman konsiston. Ni servu kun pano aŭ krustetoj.

Bonan apetiton!

Lascia un commento