Hodiaŭ ni preparos pladon de franca deveno, la kiŝo. Vera ravo! 😀
INGREDIENCOJ
4 ovoj
1 poreo
1 foliopasto
200 ml da kremo
150 gr da grujero
200 gr da lardo
muskato
salo
nigra pipro
Ni prenu bovlon kie ni metu nian farĉon: ovojn, kremon, iom de muskato, de salo kaj de pipro. Ni miksu ĝin ĝis ni obtenas kremon.
Ni saltu la lardon en pato, ni raspu la grujeron kaj ni flankelasu ilin.
Ni sistemigu en fornformujo la foliopaston kaj ni metu sur la surfaco la lardon, poste la grujeron kaj fine ni verŝu la kremon.
Ni enfornigu la kiŝon en pli frue revarmigita forno al 200° dum ĉirkaŭ 15-20 minutoj ĝis la surfaco estas orizita. Ni lasu ripozi iom anta ŭni servas ĝin.
Nia kiŝo estas preta! Bonan apetiton! ^_^