Jen mirinda plado por impresi bele viajn amikojn! 🙂
Ingrediencoj korbetoj (4 korbetoj):
- 160 gramoj da Pad-vala fromaĝo
Ingrediencoj pastaĵo (4 personaj):
- 500 gramoj da kanelmakaronio/ fusiloj
- 350 gramoj da fungoj
- 100 gramoj de nuksoj
Ingrediencoj beŝamelo:
- 50 gramoj da butero
- 50 gramoj da faruno
- ½ litro da lakto
- salo
- nigra pripro
- muskato
Unue ni prenu la fornopaperon kaj ni ŝmiru ĝin en antaŭrevarmigita kontraŭadhera pato. Ni ŝmiru 40 gramoj da Pad-vala fromaĝo, raspita antaŭe, en ronda formo. Se ni desiraz doni la klasikan formon de bovlo, ni devu labori la vaflon, kiam ĝi estas ankoraŭ varma, metante ĝin super bovlo kaj laborante rapide. Kiam ĝi estos malvarmigita, ni malgluas ĝin de la bovlo. Nia korbeto estas preta.
Poste ni preparu la beŝamelon. Vi devas kunigi la farunon al la fandita butero kaj miksi daŭre. Kiam la kunmetaĵo estos malhela, kunigu iom post iom la lakton, lasu la beŝamelon laŭ fajro malalta ĝis kiam ĝi estos densa. Metu la salon, la nigran pipron kaj la muskaton depende de via gusto.
Intertempe ni preparu la pastaĵo. Ni verŝu iom da oleo en pato kaj ni metu kuiru la fungojn por ĉirkaŭ 20 minutoj. Kiam la la fungoj estos pretaj, ni elŝaltu la varmegon kaj ni aldonu la nuksojn. Poste ni senakvigu la pastaĵon kaj ni metu ĝin kun la fungoj, la nuksoj kaj la beŝamelo, kaj ni miksu bone. Fine, ni metu la pastaĵon en la korbetoj kaj ni servu kun kelkaj skvamparmesano.
Bonan apetiton!