Hodiaŭ ni kuiru la manĝon plej simplan kaj plej malnovan en la mondo: la panon! 😀
INGREDIENCOJ (1 kg da pano)
- 300 ml da akvo
- 250 gr da faruno el mola tritiko
- 250 gr da faruno 00
- 50 gr da supervirga oleo
- 12 gr biergisto (aŭ 3,5 g se deshidratada)
- 8 gr da salo
- 1 kulereto da malto (aŭ da sukero)
Ni solvu la biergiston en varma akvo kun kulereto da malto (aŭ da sukero). Ni kribru en bovlo (aŭ sur laborebeno) la farunon el mola tritiko kaj la farunon 00, ni kreu truon en la centro kaj verŝu ene la miksaĵon. Ni solvu la salon en iom da akvo kaj aldonu la oleon. Verŝu sur la faruno, miksante kun larĝaj kaj rapidaj movadoj. Ni knedu ĉiun, dum ĉirkaŭ dek minutoj, ĝis ni obtenas glatan kaj elastan paston kaj ni donu la formon de pilko aŭ plilongigitan formon laŭ la tipo de pano kiu vi volas fari. Ni metu en farunumita bovlo, ni kovru kaj lasu gisti dum ĉirkaŭ du horoj en la fermita kaj estingita forno (kun la lumigita lumo). Kiam la pasto duobliĝis en volumo, ni metu ĝin ĉe la centro de graskolekta pleto kovrata kun bakadpapero kaj lasu gisti por alia horo en la fermita forno. Ni metu sur la fundo de la forno malgrandan ujon kun la akvo, por eviti kiun la paston sekiĝis. Poste la pasto duobliĝis en volumo denove kaj estis preta: ni faru kun tranĉilo kvar profundaj tranĉoj sur la surfaco de la pasto de ĉirkaŭ 1 cm kaj ni metu en la forno varmigita al 200 gradoj, proksimume por 45-50 minutoj. Kiam la pano estis orkolora ni elfornigu ĝin. Nia pano heime farita!