Karaj amikoj, hodiaŭ ni kuiras facilan, rapidan kaj tre, tre bonan recepton: la spagetomeleto! ☺
INGREDIENCOJ
- 500 gramoj de spagetoj
- 10 ovojn
- raspita parmesano
- petroselo
- pipro
- salo
- olivoleo
Ni komencu kuiri la spagetojn. Dume, en bovlo ni rompu la ovojn kaj kirli ilin kun forko, ni aldonu salon, pipron, parmesanon kaj petroselon kaj fine la spagetojn. Ni miksu bone la ingrediencojn kune. Ni verŝu la miksaĵon en kontraŭadhera pato enhavanta kun varmega oleo, kaj distribuu ĝin super la tuta surfaco de la pato. Ni daŭrigu kuiri super malalta varmego dum 10 minutoj, kovrante la omleton kun kovrilo. Ni turnu la omleton kun la kovrilo kaj lasu kuiri ĝin por aliaj 5 minutoj. Ni tranĉu en pecoj kaj servu varmega. Bonan Apetiton!