Karaj amikoj, mi pardonpetas por mia longa foresto sed mi estas en Portugalio por laboro kaj mi ne havis multan tempon por esti ĉe la forneloj! 😦 Sed nun vi pardonas min cxar ni kuiras tradician recepton de Porto: la “francesinha” (en la portugala lingvo)! Oni diras ke la plado estis kreita de Daniel David Silva, servisto de restoracio en Regaleira dum 1950 kiu, post ili laboris en Francio, portis en Portugalio francan pladon post modifis la ingrediencojn.
Por la saŭco: (2 personoj):
- 1 biero,
- 1 kubo Knorr,
- 2 folioj de lauxro,
- 1 kulero da margarino,
- 1 glaso de Porto-vino,
- 1 kulero da amelo de maizo,
- 2 kuleroj da pulpo de tomato,
- 1/2 taso de lakto,
- Piri-Piri (tipa tabasko de Portugalio)
- Ovo (laŭvola)
Por la sandviĉo (1 persono):
- 2 pantranĉaĵoj,
- kuirita sxinko,
- fromaĝo,
- freŝa kolbaso,
- fumaĵita kolbaso,
- linguiça (tipa kolbaso de Portugalio),
- paio (tipa peklita viando de Portugalio),
- bovoviando
Vi fandi la kubeton Knorr en la biero, boligi kaj aldoni la aliajn ingrediencojn krom la amelo de maizo kaj la lakto. Vi miksi dum 5 minutoj. Poste vi fandi la amelon de maizo en la lakto kaj aldoni al miksaĵo, miksante ĝis ĝi estas densa. Forpreni la foliojn de lauxro kaj mueli la miksaĵon bone, kaj boligi. Vi meti sur la pantranĉaĵo kuiritan ŝinkon, bovoviandon, freŝan kolbason kaj fumaĵitan kolbason, paion kaj linguican. Vi kovri kun la alia pantranĉaĵo kaj, se vi volas, vi meti sur ĝin ovon kaj kovri kun tranĉaĵoj de fromaĝo sur cxiuj flankoj. Fine, vi aspergi kun la saŭco kaj baku dum 10-15 ĝis la fromaĝo estos fandita. Vi povas akompani kun frititaj terpomoj kaj servi.
Bonan apetiton! 😀