PASTIERO

La Pastiero estas delica dolĉaĵo de antikva origino kiu estas kuirita dum la Pasko en la suda Italio, speciale en la areo de Napolo. Mi dankas al la panjo de la mia amiko Gianmario por la recepto! 😀

 

INGREDIENCOJ pastiera

Por prepari la murbon

  • 200 gramoj da faruno 00
  • 100 gramoj da butero aŭ margarino
  • 4 kuleroj da sukero

Por prepari la kremaĵon

  • 250 gramoj da lakto
  • 2 ovoflavoj
  • 2 kuleroj da sukero
  • 2 kuleroj da faruno
  • 1 kulero da vaniloekstrakto
  • 20 gramoj da konfitaĵoj aŭ oranĝoŝeloj

Por prepari la kremon da selaktaĵo

  • 175 gramoj da selaktaĵo
  • 25 gramoj da sukero
  • 1 flako da aromo da nuptaj floroj
  • 1 koverteto de vanilo
  • Likvoro “Strega”

Por prepari la tritikon

  • 1 ladskatolo da tritiko
  • 50 mililitroj da lakto
  • duona koverteto da vaniloekstrakto
  • butero
  • sukero

 

Ni komencu prepari la murbon: ni metu en bovlo la farunon kaj la buteron en pecoj, colo da akvo kaj ni knedu. Kiam la miksaĵo estas finita ni metu 4 kulerojn da sukero. Ni lasu ripozi la paston por proksimume horo.

Nun ni preparu la kremaĵon: ni verŝu la lakton, la ovoflavojn, la sukeron, la farunon kaj la vanilon kaj ni miksu. Kiam ni havos homogenan kaj glatan kremon kaj ni lasu malvarmigi. Ni aldonu da konfitaĵoj aŭ oranĝoŝeloj kandizitaj.

Nun ni preparu la kremon da selaktaĵo: ni metu en bovlo la selaktaĵon, la sukeror, la aromo da nuptaj floroj, la vanilo kaj la Strega kaj ni miksu.

Ni preparu la tritikon: ni boligu la tritikon en 50 mililitroj da lakto kun la vanilo kaj la butero. Kiam la kuirado estos finita, ni aldonu kuleron da sukero.

Ni lasu malvarmigi la tri komponaĵojn kaj amalgamu ilin. Ni aldonu 3 ovoflavojn kaj 1 ovoblankon neĝe pufigita. Ni kuiru por proksimume 30 minutoj je 180°, poste pro aliaj 2 horoj kaj 30 minutoj je 150°-160°.

Nia kuko estas preta! Bonan appetiton al ĉiuj kaj feliĉan Paskon!

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...