INGREDIENCOJ:
- 500 gramoj da lazanjoj
- 200 gramoj da fungoj
- 150 gramoj da juglandoj
- 1 fumaĵita mocarelo
- olivoleo
- parmezano
- 1/2 litro da lakto
- 50 gramoj da butero
- 50 gramoj da faruno
- salo
- nigra pipro
- muskato
Ni lavu kaj ni tranĉu la fungojn en pecoj, tiam ni metu ilin en pato kun iom de olivoleo. Samtempe, ni elguŝigu la juglandojn kaj ni tranĉu la fumaĵitan mocarelon en pecoj. Ni preparu la beŝamelon. Vi devas kunigi la farunon al la fandita butero kaj miksi daŭre. Kiam la kunmetaĵo estos malhela, ni kunigu iom post iom la lakton, lasu la beŝamelon laŭ fajro malalta ĝis kiam ĝi estos densa. Ni metu la salon, la nigran pipron kaj la muskaton depende de via gusto.
Unufoje ĉiu ingredienco estas preparita, ni metu en la rostopato iom de beŝamelo por kuiri pli bone niajn lasanjojn kaj ni komencu meti la unuan tavolon de lasanjoj kun iom de fungoj kaj juglandoj, beŝamelo, mocarelo fumaĵita en pecoj kaj raspita parmezano. Ni ripetu la operacion plurfoje, por pluraj tavoloj. Ni surŝutu la supran tavolon kun beŝamelo, mocarelo kaj parmezano. Ni ripetu la saman procezon pluraj fojoj ĝis alveni al la grandeco de la lazanjo de via gusto.
Ni baku ĝin en la forno al 200°C por ĉirkaŭ 20 minutoj, ĝis kiam estos formiĝinta krusto.
Bonan apetiton!