Jen recepto por la somero! 😀
INGREDIENCOJ
- 4 tranĉaĵoj de malfreŝa pano
- 1 ruĝa cepo
- 1 kukumo
- 2 tomatoj
- 15 folioj de bazilio
- nigra pipro
- salo
- olivoleo
- blanka vinagro
Ni senŝeligu kaj tranĉu la cepon en maldikaj tranĉaĵetoj, poste ni metu ĝin en trempo en bovlo kun akvo kaj unu kulero de blanka vinagro, dum almenaŭ du horoj. Ni senŝeligu la kukumon, ni tranĉu ĝin en subdisketoj kaj apartigu ĝin. Fine ni purigu, ni lavu kaj ni tranĉu la tomatojn, ni forigu la semojn kaj ankaŭ apartigis ĝin. Ni prenu kvar tranĉaĵoj de malfreŝa pano, ni forigu la pankrustojn kun la tranĉilo tiam ni akvumu kun la solvo de akvo kaj blanka vinagro (unu kulero), sen trempi ĝin. Iam la pano estos simple supla, ni tordelpremu ĝin kaj ni dispecigu ĝin dike kun la manoj kaj ni metu en granda bovlo. Poste ni senakvigu la cepon kaj ni kunigu al la pano, ni kunigu la tomatojn, la kukumon kaj foliojn de bazilio dispecigitaj. Ni amalgamu ĉi tiujn ingrediencojn kun kulero, kaj ni kondimentu kun olivoleo, salo kaj nigra pipro. Ni metu la panzanelo en la fridujo dum almenaŭ unu horo. La panzanelo estas preta; ni devas eltiri ĝin el la fridujo almenaŭ dekkvin minutoj.
Bonan apetiton!