Freŝa recepito, ideala por la varmegaj tagoj.
- 400 gramoj da pastaĵoj
- 1 granda melongeno
- 2 kukurbetoj
- 2 kapsikoj (aŭ ĉerizoj tomatoj )
- olivoleo
- ajlo
- salo
- bazilio aŭ mento
Unue ni lavu la legomojn funde. Ni metu multe da olivoleo en la pato kaj komencu tranĉi la legomojn en strioj. Ni metu la akvon por la pastaĵoj sur la alta flamo. Ni fritu aparte antaŭ la kukurbetojn, tiam la melongenojn kaj fine la kapsikojn. ĝi estas grava ne friti ilin kune por ne konfuzi la gustojn. Dume ni fritas la legomojn, ni haketu la ajlon fajne kaj apartigu. Tuj kiam la akvo bolas, delasu la pastaĵojn kaj metu la salon laŭplaĉe. Senakvigu la pastaĵojn kaj pasu ilin sub la malvarma akvo dum kelkaj sekundoj. Miksu la pastaĵojn kun la legomoj kaj kondimentu kun ajlo kaj bazilio aŭ mento rompitaj mane.
Bonan apetiton!