Salato de bruselbrasikoj, kikeroj kaj terpomoj

Hodiaŭ mi kuiras freŝan pladon, tre bongustan, kiun povas esti proponita kiel ĉefa plado aŭ kiel garnaĵo.

INGREDIENCOJ12527766_10153934838369174_1636946208_n
• 200 gramoj da kikeroj
• 200 gramoj da bruselbrasikoj
• 2-3 terpomoj
• cepo
• kumino
• kareo
• balzama vinagro
• olivoleo

 

Ni komencas purigi la bruselbrasikojn kaj forprenas la unuajn foliojn, poste ni lavas kaj tranĉas ilin duone. Ni senŝeligas kaj tranĉas la terpomojn en malgrandaj kuboj. Ni tranĉas la cepon en pecoj kaj metas rapide friti ĝin en iom da olivoleo. Kiam la cepo estas moligita, ni aldonas la bruselbrasikojn kaj la terpomojn. Ni aldonas kelkfoje iom da akvo, sed ne tro multe. Kiam la bruselbrasikoj kaj la terpomoj estas moligitaj ni aldonas la kikerojn. Mi uzas kikerojn en la ladskatolo sed vi povas uzi kikerojn sekigitajn (proksimume 12 horoj en malvarma akvo kaj poste vi devas kuiri ilin dum 2 horoj). Ni amalgamigas ĉiun. Ni saporigas ĉiun kun spicoj. Mi elektis la kuminon kaj iom da kareo. Fine, iom da oleo kaj balzama vinagro.
Bonan apetiton!

3 pensieri su “Salato de bruselbrasikoj, kikeroj kaj terpomoj

  1. Ciao Maria Paola.
    Tio ŝajnas bongusta… dankon. Mi senpacience atendas pliajn receptojn.
    (Ĉu vi permesas al mi lingvajn rimarkojn? Devus esti: “ni tranĉas la cepon”, “iom da kareo”, “amalgamigas” aŭ pli simple “kunmiksas”)

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...