Hodiaŭ ni kuiru tre diverskoloran recepton kiun ni povas prepari kiam vi ne havas multan tempon je dispono: la grekan salaton revizititan! 😀
INGREDIENCOJ (4 personoj)
2 ovoj
2 terpomoj
2 tomatoj
160 gramoj de ladtinuso
1 feta-fromaĝo
1 karoto
laktuko
verdaj olivoj
eruko
krudaj fungoj
oleo
salo
Ni boligu la ovojn kaj la terpomojn en du diversaj potoj. Kiam la terpomoj estos kuiritaj, ni senŝeligu kaj tranĉu ilin en tranĉaĵoj kaj metu ekvilibre en bovlo. Samtempe ni lasu malvarmigi la ovojn.
Nun ni lavu funde ĉiujn niajn aliajn ingrediencojn kaj ni fortranĉu ilin.
Unue ni prenu niajn tomatojn kaj tranĉu ilin en tranĉaĵoj, poste ni dispecetigu pli-malpli regulaj la laktukon kaj la erukon, la verdajn olivojn kaj la krudajn fungojn ankaŭ en tranĉaĵoj, la karoton en la ĵulieno maniero kaj la feta-fromaĝon en rubujojn. Fine ni prenu la ladtinuson, ni lasu degutigi ĝin kaj ni metu ĝin en malgrandaj pecoj.
Iom post iom ni tranĉas ingrediencojn, ni aranĝu ilin en nia bovlo.
Ni senŝeligu niajn ovojn, dividu ilin en kvar onoj kaj ni sternu ilin sur nia kreaĵo. Ni aldonu la oleon kaj la salon, depende de viaj gustoj.
La plado estas preta! Vi povas kapti viajn amikojn ĉe la kolo! 😉