Saluton! La hodiaŭa recepto estas tre facila kaj rapida. Vi povas uzi ĉiuj legomojn kiujn vi havas je dispono en via fridujo. Mi uzis terpomojn, melongenon kaj kukurbetojn sed vi povas ankaŭ aldoni kapsikojn, kukurbon, ktp.
INGREDIENCOJ (4 personoj)
2 kukurbetoj
3 terpomoj
1 melongeno
fumaĵita fromaĝo
oleo de olivo
parmezano
salo
pipro
Por prepari la elmuldaĵon de legomoj, senŝeligu la terpomojn, tranĉu en maldikaj tranĉaĵoj, kaj duonbrogu ilin por 15 minutoj. Dume, distranĉu la kukurbetojn, la melongenon kaj la fromaĝon en tranĉaĵoj. Kiam la terpomoj estas molaj, malplenigu ilin.
Vi oleu formujon, komencu meti tavolon da terpomoj, kaj vi metu salon kaj pipron. Poste, vi metu la fromaĝon kaj aspergu kun la parmezano. Aranĝu la kukurbetojn sur la fromaĝo kaj ripetu la samajn paŝojn por la tavolon de melongeno.
Fermu la elmuldaĵon kun tavolon de terpomoj, salo kaj pipro, kaj aspergu la parmezanon. Kuiru la ĉiu ujon per forno, kiu devus esti antaŭvarmigita, je 180ºC ĝis la surfaco estos orkolora.
Bonan apetiton!