Jen rapida plato por adoltaj kaj infanoj! ^_^
INGREDIENCOJ (4 personaj)
4 tranĉaĵoj de meleagro
4 tranĉaĵoj de kuirita ŝinko
4 fromaĝfolioj
2 kukurbetoj
1 glaso da lakto
salo
nigra pipro
oleo
Ni prenu la tranĉaĵojn de meleagro, ni metu tranĉaĵon de kuirita ŝinko kaj fromaĝpreskaŭfolion, kaj ni rulu ilin, fermante la flankojn kun dentopinglo.
Ni metu iom da oleo en la pato, ni kuŝigu la rulujn kaj kuiru sur malalta fajro turnante foje.
Samtempe ni tranĉu la kukurbetojn en la ĵulieno maniero.
Kiam la ruloj estos preskaŭ kuiritaj, ni prisemu per kukurbetoj en la paton kaj ni aldonu glason da lakto kaj kuiri ĝin. Ni aldonu la salon kaj la pipron, depende de viaj gustoj. Kiam la lakto sekigos tute, la ruloj estos pretaj.
Bonan apetiton!