AVELOJ TERENAJ

Post kelkaj tagoj estas Kristnasko, do hodiaŭ ni kuiras tre simplan recepton de mia amata regiono, la Puglia. Fakte ni uzas kuiri ilin pli kun migdaloj, sed mi preferas la avelojn. Vi povas elekti laŭ viaj gustoj aŭ fari ĝin iom kun migdaloj, iom kun aveloj por ŝati al ĉiuj. 1527625_706916519319025_659149189_n

INGREDIENTOJ

  • 300 gramoj de aveloj (aŭ migdaloj)
  • 300 gramoj de fandoĉokolado nigra aŭ blanka (aŭ ambaŭ)

Ni rostu la avelojn en rostopato ĉe 200 gradoj dum kelkaj minutoj. Elfornigu kaj lasu malvarmigi. Dume ni fandu la ĉokoladon laŭ kuirbano miksante fojfoje. Apenaŭ ĝi solviĝas, ni estingu la fajron kaj ni verŝu la avelojn kaj miksu kun la kulero. Poste ni prenu iom de komponaĵo kun la kulero kaj lokigu ĝin sur pleto kovrita de bakado papero. Ni faru tion por ĉiuj aveloj. Se vi volas, vi povas meti iom de koloraj draĝeoj, kiel mi faris. Kiam ili malvarmigos deprenas facile de la bakado papero kaj vi povos manĝi ilin. Ili povas esti tenita dum pluraj tagoj.

Bonan apetiton kaj feliĉajn festojn al ĉiuj miaj amikoj de Kuiru Kun mi!

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo di WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione /  Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione /  Modifica )

Connessione a %s...